Dirk Bindmann

Dirk Bindmann

@dirkbindmann.bsky.social

Mi akompanas fotilon. li, ĝi, malri

49 followers45 following122 posts

Pasintan semajnon mi partoprenis kongreson pri Friedrich Nietzsche kaj Hannah Arendt. Arendt naskiĝis antaŭ 120 jaroj. La internaciaj kongresoj de la Nietzsche-Societo okazas ĉiujare en la bela loĝdomo de Nietzsche kaj en najbara dokumenta centro en Naumburg.

Mi promenis al monto, kie kreskas eŭrazia kotino (Cotinus coggygria). Tiu arbusto ne hejmas en Germanio, sed en la 19a jarcento iu plantis ekzempleron – eble pro la belaj ruĝaj folioj en aŭtuno – kaj nun tuta flanko de monto estas kovrita per ĝiaj idoj.

Antaŭ 50 jaroj pastro Oskar Brüsewitz bruligis sin mem, proteste kontraŭ ateisma edukado en Orienta Germanio. Tiu membruligo ŝokis multajn kaj efektive ŝanĝis la rilatojn inter la komunista registaro kaj la eklezioj. Ekde marto mi organizis laborgrupon pri Brüsewitz kaj hodiaŭ partoprenis memoradon.

Antaŭ tri monatoj ni savis du katidojn. Ili bone kreskis kun niaj du plenkreskaj katoj. Nun, post longa serĉado, ni finfine trovis novan familion por ili. En vilaĝa domo kun granda ĝardeno kaj katoamaj najbaroj. Ili bonfartos. #VendredajKatoj

Kamparanoj en mia regiono multe enspezas per ventoenergio. Normala turo de ventoturbino konsistas el ŝtalo. Nun estas konstruata nova turo el betono. Betonon oni uzas kutime por tre altaj turoj.

Dirk Bindmann reposted

Nur mit #GRÜN verhinderst du die Regierungsbeteiligung der AfD in Sachsen-Anhalt!* *Die @gruene-lsa.de brauchen 70.000 Stimmen, um sicher wieder im nächsten Landtag zu sein, und es unwahrscheinlicher zu machen, dass die AfD eine Mehrheit der Mandate erringt. Teile das, damit alle es wissen.

Kullakulla Boernison@kullakulla.eurosky.social

Bei @buermeyer.de und @annewill.bsky.social gelernt: du musst die kleinen demokratischen Parteien wählen, die knapp an der 5%-Hürde sliden, um die AfD zu verhindern - zumindest in Situation wie in Sachsen-Anhalt..

Der Thüringer Landesbeauftragte zur Aufarbeitung der SED-Diktatur (ThLA) schreibt eine Stelle aus. Da Männer in dem Bereich unterrepräsentiert seien, werden Männer bevorzugt berücksichtigt. Laut Website arbeiten beim ThLA aktuell sieben Männer und sechs Frauen.

Pasintan semajnon okazis malgranda librofoiro en vilaĝ(eg)o Droyßig [drójsig]. Unu el ĝiaj kulturaj programeroj konsistis el voĉlegado en diversaj lingvoj. Post legintoj de la greka, turka, angla kaj ukrainia, mi legis rakonton en Esperanto: »Manĝi kafon« de Ueyama Masao.

Jen Viktor Jerofejev dum Lepsika Librofoiro. La fama rusa verkisto estas akra kritikanto de Putino kaj nuntempe vivas en germana ekzilo. En la dua bildo li parolis kun Ulrich Brandenburg, iama ambasadoro de Germanio en Moskvo (kaj cetere denaska esperantisto).

Vor 50 Jahren, am 18. August 1976, stellte Pfarrer Oskar Brüsewitz in Zeitz zwei Plakate gegen den Kommunismus auf, übergoss sich mit Benzin und zündete sich an. Ab 8. April wird es im Stadtlabor Zeitz einen Brüsewitz-Arbeitskreis geben. Infos bei mir: bruesewitz-ak@mail.de

La pasintaj tagoj plenis de aferoj rilate al memorigo pri holokaŭsto: - Vojaĝo al premiero de dokumenta filmo, en kiu mi rolis - Disdono de rozoj kaj informiloj ĉe memorŝtonoj de mia urbo - Partopreno de memoriga ceremonio en iama koncentrejo - Planado kun aliaj aktivuloj

En arbaro mi trovis malnovan tombejon, kiu funkciis ŝajne de 1958 ĝis 1966. Ĉiuj tomboŝtonoj estas simplaj, sed belaj kaj arte formitaj. Mi supozas, ke faris ilin skulptisto Alfred Späte (1917–1979), kiu laboris en najbara vilaĝo Kayna.

Dirk Bindmann reposted

Vor einem Jahr wurden in #Zeitz sämtliche #Stolpersteine gestohlen. Die Täter: Antisemiten. Die Solidarität war groß. Heute haben wir die ausgelobte Belohnung von insgesamt 3000 € als Spende zur Stärkung der Erinnerungsarbeit übergeben. An die Initiative Stolpersteine und die Gedenkstätte Rehmsdorf.

Aĉetinte malnovan libron »Romo, vidoj«*, mi trovis foton. Ĉu el Romo? El ĝiaj tri koloroj malaperis du kaj restis nur la flava. * Rolf Dieter Brinkmann: Rom, Blicke. Reinbek bei Hamburg: Rowohlt 1979.